Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato
       The Murders in the Rue Morgue

Author: Edgar Allan Poe

Translator: Edwin Grobe

Release Date: May 6, 2006 [EBook #18326]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO ***




Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net






                       KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ




                           EDGAR ALLAN POE
                             (1809-1849)


                    LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO


                            Esperantigis
                             EDWIN GROBE




                                1998
                       Eldonejo-Arizona-Stelo
                       1620 North Sunset Drive
                      Tempe, Arizona 85281-1550
                                Usono




                           Edgar Allan Poe
                   "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO"
                     Unua Eldono, Auxgusto, 1998


                     Origina Anglalingva Titolo
                   "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE"




                    LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO




La mensaj kvalitoj nomigxantaj analizaj nur malmulte analizeblas en
si. Ni taksas ilin cxefe laux iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter
aliaj informajxoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili
estas cxiam fonto de la plej vigla gxojo. Same kiel la fortikulo
festegas sian fizikan potencon, gxuante tiujn ekzercojn kiuj
aktivigas siajn muskolojn, felicxigas la analiziston tiu intelekta
agado kiu _malimplikas_. Li spertas plezuron plenumante ecx la plej
bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li sxatas enigmojn,
rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de cxiu, gradon da
_sagaceco_ kiu al la ordinara prikonscio sxajnas preternatura. Liaj
rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la
tutan aspekton, verdire, de intuicio.

La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj
precipe tiu plej alta brancxo nomigxanta, maltauxge kaj, kvazaux
superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen
kalkuli ne estas en si analizi. Sxakludisto, ekzemple, kalkulas sed
ne analizas. Sekvas ke sxakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan
karakteron, ege miskomprenigxas. Mi ne verkas traktaton nun, sed
simple antauxparolas per hazarde elektitaj perceptajxoj iom strangan
rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn
potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile
laborigas malpompa matcxo de damludo ol cxiuj komplikaj sxakludaj
frivolajxoj.

Cxe sxakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun
diversaj kaj sxangxantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne
malkutima eraro gxi estas) tion kio estas nur kompleksa. La _atento_
cxi-tie potence alvokigxas. Se gxi malvigligxas nur momenteton,
preteratentajxo okazas, kaj rezultas vundo aux malvenko. Pro tio ke
la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaux envolvitaj, pli
multnombrigxas la ebloj ke okazu tiaj preteratentajxoj. Naux fojojn
el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu
venkas.

Cxe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur
malmultan malsamecon, malmultnombrigxas la ebloj preteratenti kaj
la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto
pridisponas avantagxojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco.
Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matcxon en kiu
restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi
preteratentajxon. Memklare estas ke cxi-tie venko efektivigxas (ni
supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo
rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn,
la analizisto sin transjxetas en la spiriton de sia kontrauxstaranto,
sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias
ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje ecx absurde facilajn) per kiuj
delogi en eraron aux hastigi en miskalkulon.

Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo
alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan
intelekton lauxraporte distrigxas pretermezure gxin ludante dum ili
sin senigas kontente je sxakludado, taksante tiulastan frivola.
Preterdube, ekzistas nenia samspecajxo povanta tiom forte laborigi la
analizkapablon.

Povas esti ke la plej bona sxakludanto de la tuta Kristanlandaro
estas nur la plej bona sxakludanto. Sed kapablo pri vistoludado
ampleksas kapablon sukcesi pri cxiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en
kiuj menso kontrauxbatalas menson.

Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon
inkluzivantan komprenon pri _cxiuj_ fontoj el kiuj lauxlegxaj
avantagxoj haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaux multformaj
kaj ripozas ofte en pensadkasxejoj nepre neatingeblaj al ordinara
komprenado. Observi atente estas memori klardetale. Kaj gxis tiu
punkto koncentrema sxakludanto povas bone sukcesi ludante viston cxar
la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura mehxanismo de la ludo) estas
suficxe kaj gxenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro
kaj agi "lauxlibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laux
gxenerala opiniaro, bonan ludadon.

Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke
elmontrigxas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon
da observajxoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj,
sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informajxoj sidas
ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la
observado. La bezonata scio estas: _kion_ observi? Nia ludanto nepre
nenie sin limigas. Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li
ne malkonsentas fari induktojn bazitajn sur eksterlude situantaj
indicoj. Li kontrolas la mienon de sia partnero, gxin komparante
kun tiu de cxiu kontrauxstaranto. Li konsideras la manieron en kiu
cxiu ludanto arangxas enmane la kartojn, ofte kalkulante atuton
post atuto, honorajxon post honorajxo, laux la rigardoj kiujn la
rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas cxiun miensxangxon dum
antauxenevoluas la ludado, amasigante provizon da pensmaterialo
bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, surprizo,
triumfo, cxagreno. Laux la maniero enmanigi prenon li taksas cxu
la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li
rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontrauxstaranto
gxin surtablenigas. Hazarda aux senatenta vorto; senintenca faligo
aux renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aux senzorgo de la
klopodo tion kasxi; la komptado de la prenoj kun ilia arangxordo;
embaraso, hezitado, avideco aux timego--cxiuj havigas al lia sxajne
intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de
la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavajxon de
cxiu ludmano kaj ekde tiam antauxen deponas siajn kartojn kun nepre
preciza intencado kvazaux la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus
siajn kartaversojn.

La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla ingxenieco; cxar, kvankam
la analizisto lauxnecese ingxenias, la ingxeniulo ofte mirinde
malkapablas analizi. La konstru- aux kombinscipovo, pere de kiu la
ingxenieco kutime evidentigxas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi
opinias) atribuis apartan organon, supozante gxin esti prakapablo,
elmontrigxis tiel ofte cxe homoj kies intelekto en cxiu alia maniero
alproksimigxis idiotecon ke abunde komentas la kondicxon auxtoroj pri
moroj. Inter ingxenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli
granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam
en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke ingxeniuloj estas cxiam
fantaziaj dum _auxtentaj_ imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol
analizaj.

La sekvonta rakonto sxajnos al la leganto sendube speco de komentario
pri tiuj jxus proponitaj teorioj.

Logxante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18....,
mi ekkonatigxis tie kun iu S-ro C. Auxgusto Dupino. Tiu juna estimato
fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da
malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malricxa vivnivelo ke la
energio de lia karaktero venkigxis sub gxi kaj li cxesis frekventi la
mondon aux entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de
liaj kreditoroj ankoraux restis al li eta ero de lia heredajxo, kaj,
helpe de la enspezoj devenantaj de gxi, li sukcesis, pere de rigora
ekonomio, akiri la bazajn bezonajxojn de la vivo sen devi okupigxi
pri ties superfluajxoj. Libroj, efektive, farigxis lia ununura lukso
kaj en Parizo tiuj facile haveblas.

Nia unua renkontigxo okazis cxe malmultkonata biblioteko de
Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni sercxu
sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin
pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove,
ni ekkunestis. Mi ege interesigxis pri la mallonga familia historio
kiun li rakontis al mi kun cxiu tiu malkasxemo kiun cxiu Franco
permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaux la vasta
etendigxo de lia legadsperto kaj, antaux cxio, mi sentis ardigxi mian
animon pro la sovagxa avido kaj la vigla fresxeco de lia imagkapablo.
Sercxante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis
ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun
opinion mi malkasxe sciigis al li. Finfine ni arangxis kunlogxadon
dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli
limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, laux stilo konvena al
la iom fantazia malgxojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj
groteskan domegon, de longe dezertan pro supersxticoj pri kiuj ni ne
enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto
de Sankta-Gxermano-Kvartalo.

Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, gxi
nin taksintus frenezuloj--kvankam, eble, frenezuloj de senminaca
karaktero. Nia izoligxo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn.
Efektive, la situejon de nia retirigxo mi zorge malsciigis al miaj
antauxaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino cxesis gasti
kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem.

Mia amiko gxuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu gxin?): apartan
amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni
tute bonvole en tiu _strangajxo_ same kiel en cxiuj ceteraj tiajxoj
liaj. Kun nepra _senbrideco_ mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj.
Kiam ne placxis al la zibelkolora diino gasti cxe ni, ni falsis sxian
cxeeston. Je la unua matena tagigxlumo ni fermis cxiujn masivajn
fenestrosxutrojn de nia malnova konstruajxo, lumigis paron da
kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palacxajn kaj plej
feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de
revado--legante, verkante, konversaciante--gxis kiam la horlogxo nin
informis pri la alveno de auxtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon,
celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, dauxre diskutante
pri la dumtagaj temoj, aux promenante tien kaj cxien gxis malfrua
horo, sercxante inter la dibocxaj lumoj kaj ombroj de la granda
urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi trankvila
observado.

En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia
fertila ideismo jam pretigis min gxin supozi) apartan analizkapablon
cxe Dupino. Versxajne ege placxis al li, se ne intence gxin elmontri,
almenaux gxin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel
sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallauxta kluksona ridado, ke
la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazauxajn fenestrojn en
siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklarajxojn prezentante
senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia.
Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj
sensignigxis. Lia vocxo, kutime ricxtenora, iom sopranigxis preskaux
gxis impertinenteco, konservante tamen sian cxiaman zorgan kaj nepre
klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte
meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min
imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan.

Oni ne supozu, laux tio kion mi jxus diris, ke mi rakontas misteron
aux verkas romanon. Tio kion mi priskribis cxe la Franco estis nur
la rezulto de ekscitita, aux eble malsanigita, intelekto. Sed pri la
karaktero de liaj dirajxoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone
komprenigos la aferon.

Ni promenadis iun nokton laux longa malpura strato proksime al
Regxa-Palaco. Okupigxante ambauxflanke, sxajne, pri aparta meditado,
dum almenaux dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon.
Subite Dupino interrompis la silenton per cxi-tiuj vortoj.

"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone tauxgus al
Varieteo-Teatro."

"Tion ni ne pridubu," mi respondis auxtomate kaj ne konsciante
unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la
eksterordinara maniero en kiu la parolinto ehxadis miajn proprajn
pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo
kaj mia miro ekprofundis.

"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne
hezitas agnoski mian miron kaj apenaux scipovas kredi miajn sensojn.
Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Cxi-tie mi pauxzis,
dezirante ekcerti preterdube cxu li vere scias pri kiu mi pensis.

"...pri Cxantijo," li diris. "Kial vi pauxzas? Vi opiniadis silente
ke lia malgranda figuro lin maltauxgigas por tragedio."

La temo estis precize tiu kiun mi jxus primeditadis. Cxantijo estis
antauxa sxuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervorigxinte pri
la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola
tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia
laboro.

"Diru al mi, nome de Cxielo," mi deklaris, "la metodon--se temas pri
metodo--per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero."
Efektive, mi ecx pli multe surprizigxis ol mi bonvolis agnoski.

"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin
konkludi ke la plandumriparisto ne suficxe altas por ludroli kiel
Kserkso aux aliaj samspecaj homoj."

"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn
fruktovendiston!"

"La viro kontrauxkurinta vin kiam ni eniris la straton--povas esti,
antaux dek kvin minutoj."

Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan
korbon da pomoj, preskaux terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis
C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne
komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Cxantijon.

Dupino estas neniel _cxarlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por
ke vi komprenu klare cxion, ni unue resekvu la itineron de viaj
meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis al vi gxis tiu de la
renkontigxo kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de
la cxeno estigxas tial: Cxantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro,
stereotomio, la pavimsxtonoj, la fruktovendisto."

Estas malmultaj homoj kiuj en lauxhazarda vivmomento ne elektis
distrigxi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj
opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon
entreprenas la taskon miregas pri la sxajne senlimaj distanco kaj
senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda
tial estis sendube mia mirego kiam mi auxdis la Francon anonci
la jxusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li
dauxrigis:

"Ni parolis pri cxevaloj, se mi bone memoras, jxus antaux ol eliri
C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum
ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape
grandan korbon, rapide preterpasante nin tangxamove, flankensxovis
vin sur amason da pavimsxtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la
irvojon. Vi surpasxis unu el la malfiksaj sxtonoj, stumbletis,
iom tro strecxis maleolon, ekestigis gxenitan aux pauxtan mienon,
murmuretis kelkajn vortojn, turnigxis por rigardi la amason, tiam
antauxeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed
lastatempe observado farigxis por mi speco de neprajxo."

"Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritigxema aspekto la
truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraux
pripensis la sxtonojn) gxis kiam ni atingis la vojeton nomigxantan
"Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkusxigitaj kaj
nititaj blokoj. Cxi-tie via mieno heligxis kaj, vidante movigxi viajn
lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio",
terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi
sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri
atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke
kiam antauxnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel
malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta
Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi
ne povus eviti suprendirekti la rigardon gxis la granda _nebulozo_
en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi
jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta gxuste vian
pensadvojon."

"Tamen en tiu akra riprocxado aperinta kontraux Cxantijo en la
hierauxa _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomsxangxon
efektivigitan de la sxuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis
Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la
linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon
detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antauxe ke la citajxo
aludas Orionon, vorto kiu prae literumigxis Uriono, kaj pro iuj ecoj
havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke gxin vi ne povintus
forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri
Oriono kaj tiun pri Cxantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis
vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi
pensis pri la oferbucxo de la kompatinda sxuflikisto. Gxis tiam vi
antauxenklinigxis piedpasxante. Nun tamen mi vidis vin vertikaligxi
plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono
de Cxantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi
ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Cxantijo, li
havus pli bonajn sxancojn sukcesi cxe Varieteo-Teatro."

Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_
kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton.

      EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiauxmatene, cxirkaux la tria horo,
      vekis la dormantajn logxantojn de Sankta-Rohxo-Kvartalo
      sinsekvo da teruraj sxirkrioj fontintaj versxajne el la
      kvara etagxo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta
      laux la gxenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo
      kaj sxia filino Frauxlino Kamijo Lespanajo. Post ioma
      prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en
      la kutima maniero, oni rompis la cxefpordon per levstango
      kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du gxendarmoj.
      En tiu momento la krioj jam cxesis sed, dum la vizitantaro
      suprenrapidigxis laux la unua sxtuparo, du krudaj vocxoj, aux
      ecx pli, auxdigxis kolere disputante versxajne en la supera
      nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etagxon
      ankaux tiuj disputbruoj jam silentis kaj cxio restis en nepra
      sensono. La kontrolantaro diskunigxis diversdirekten, hastante
      de cxambro al cxambro. Alveninte grandan malantauxflankan
      cxambron de la kvara etagxo (post malfermi perforte la pordon
      kies sxlosilo trovigxis en la interna sxlosiltruo), la
      enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan.

      Granda hxaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj
      flankenjxetitaj mebloj kusxis dise cxirkaux la tuta cxambro.
      Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj
      gxin jxetis en la mezon de la cxambro. Sur segxo kusxis razilo,
      sxmirite je sango. Sur la fajrejo vidigxis du-tri longaj dikaj
      bukloj da griza homhararo, ankaux trempetite je sango, kaj
      versxajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko trovigxis
      kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj argxentaj
      kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Algxera falsargxento kaj
      du sakoj enhavantaj preskaux kvar mil orfrankojn. La tirkestoj
      de iu sxranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj
      versxajne disrabitaj, kvankam ankoraux restis en ili multaj
      objektoj. Malgranda fera monsxranko malkovrigxis sub la _lito_
      (ne sub la litkadro). Gxi estis malfermita kaj la sxlosilo
      staris ankoraux en la pordo. Gxi enhavis nur kelkajn malnovajn
      leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentajxojn.

      Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidigxis cxi-tie. Sed
      malkutima kvanto da fulgo trovigxis en la fajrejo pro kio
      oni kontrolis la kamentubon kaj el gxi fortrenis (horora
      rakontendajxo!) la kadavron de la filino, renversitan kaj
      suprensxovitan ioman distancon en la mallargxan malfermajxon.
      La korpo ege varmis. Gxin kontrolante, oni rimarkis multajn
      ekskoriajxojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu
      gxi ensxovigxis kaj eltirigxis. La vizagxo elmontris multajn
      severajn gratajxojn kaj la gorgxo malhelajn ekimozojn kaj
      profundajn ungonocxojn kvazaux la viktimo mortintus pro
      strangolado.

      Post kompleta enketo pri cxiu ero de la domo kaj sen malkovri
      ceterajn indicojn, la kontrolantaro antauxeniris en malgrandan
      pavimitan korton situantan malantaux la domo kaj tie kusxis
      la kadavro de la maljunulino. Sxia gorgxo estis tiel nepre
      tratrancxita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo
      forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la
      korpo kiu neniel similis homan estajxon.

      Pri tiu timiga mistero gxis nun ekzistas, laux nia kompreno,
      neniega indico.

La sekvinttaga jxurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn:

      LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam
      intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero,
      [la vorto _afero_ ankoraux ne havas en Francio tiun humuran
      signifon kiun gxi havas cxe ni] sed okazis gxis nun nepre nenio
      povanta gxin klarigi. Ni citas cxi-poste cxiujn materialajn
      informajxojn kunigitajn.

      PAUXLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke sxi konas ambaux
      mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestajxojn por ili
      dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino gxuis bonajn
      rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili
      pagis bonsalajre sxian laboron. Havis neniajn informojn pri
      vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L.
      sortodivenis por gajni vivmonon. Lauxonidire havis sxparkonton.
      Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aux
      liveris vestajxojn. Certas ke ili dungis nenian servanton.
      Versxajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruajxo krom
      kvaraetagxe.

      PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn
      kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo
      dum preskaux kvar jaroj. Naskigxis en la najbarejo kaj de
      cxiam logxas tie. La domon en kiu trovigxis la kadavroj la
      mortinto kaj sxia filino enlogxis dum pli ol ses jaroj. Antauxe
      enlogxis gxin juvelisto kiu vicluigis la superajn cxambrojn al
      diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Sxi malkontentigxis
      pri la difektajxoj kiujn la luanto estigis al la proprietajxo
      kaj translogxigxis tien sxi mem, malkonsentante luigi iun
      ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto
      vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La
      paro estigis ege izolitan vivadon, lauxraporte disponis monon.
      Auxdis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas--tamen ne
      kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la
      maljunulino kaj sxia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj
      kuracisto ok-dek fojojn.

      Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis
      neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis cxu
      S-rino L. kaj sxia filino havas vivantajn parencojn. La sxutroj
      de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermigxis. Tiuj de
      la malantauxa domflanko estis cxiam fermitaj, krom tiuj de
      la granda malantauxcxambro de la kvara etagxo. La domo estas
      bonstata konstruajxo--ne tre malnova.

      ISIDORO MUSETO, gxendarmo, depozicias ke, vokite al la domo
      cxirkaux la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn
      starantajn antaux la pordego, strebantajn eniri. Malfermis gxin
      perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis
      nur malmulte da gxeno gxin malfermante pro tio ke gxi estis
      duobla aux faldpordego, riglita nek suprajxe nek malsuprajxe.
      La kriacxoj dauxre auxdigxis gxis la perforta malfermigxo de la
      pordego--tiam subite cxesis. Ili auxdigxis sxajne kiel kriacxoj
      de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis
      lauxtaj kaj longdauxraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto
      malfermis la suprenirantan vojon laux la sxtuparo. Atinginte
      la unuan etagxon, auxdis du vocxojn kverelantajn lauxte kaj
      kolere. Rauxka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la
      alia. Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua
      vocxo, vocxo de Franco. Certis ke ne estis vocxo de virino.
      Sukcesis rekoni la vortojn _sacre_ kaj _diable_. La strida
      vocxo estis tiu de fremdalandano. Ne certis cxu gxi estis
      vira aux ina vocxo. Ne sukcesis malcxifri la eldiritajxon sed
      opiniis ke temis pri la Hispana lingvo. La staton de la cxambro
      kaj tiun de la kadavroj la depoziciinto priskribis same kiel ni
      priskribis hieraux.

      HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka argxentisto, depozicias esti
      membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas
      gxeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili
      perfortis la enirpordon, ili refermis gxin por ekskludi
      la homamason tre rapide kunigxintan malgraux la malfruo
      de la horo. La strida vocxo, laux tiu depoziciinto, estis
      tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis
      cxu gxi estis virvocxo. Estis eble virinvocxo. Ne konis la
      Italan lingvon. Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, tamen
      konvinkigxis pro la intonacio ke la parolinto estis Italo.
      Konis S-rinon L. kaj sxian filinon. Tre ofte interparolis kun
      ambaux. Certis ke la strida vocxo estis tiu nek de la patrino
      nek de la filino.

      ..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole
      proponis sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuigxis
      pere de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la
      domon en la tempo kiam okazis la sxirkriegoj. Ili dauxris
      plurajn minutojn--eble dek. Ili estis longdauxraj kaj
      lauxtaj--tre hororaj kaj maltrankviligaj. Nombrigxis inter tiuj
      enirintaj la domon. Konfirmis la antauxajn atestajxojn pri
      cxiuj detaloj krom unu. Certis ke la strida vocxo estis tiu de
      viro--tiu de Franco. Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn.
      Ili estis lauxtaj kaj rapidaj--malkonstantaj--eldiritaj
      versxajne ne nur pro timo sed ankaux pro kolero. La vocxo estis
      rauxka--ne tiel strida kiel rauxka. Ne rajtis nomi gxin strida
      vocxo. La rauxka vocxo diris ripete '_sacre_,' '_diable_' kaj
      unu fojon '_mon Dieu_.'

      JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo,
      Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon.
      Malfermis konton cxe lia banko en la printempo de la jaro
      .... (ok jarojn antauxe). Lasis ofte etkvantajn deponajxojn
      cxe li. Eltiris nenion gxis tri tagojn antaux sia morto kiam
      proprapersone sxi forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko
      pagis ormonere kaj banka komizo sxin akompanis hejmen kun la
      mono.

      ADOLFO LEBONO, komizo cxe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke
      en la koncerna tago, cxirkaux tagmezo, li akompanis S-rinon
      Lespanajon al sxia logxejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en
      du sakoj. Kiam la pordo malfermigxis, Frauxlino L. aperis kaj
      forprenis el liaj manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino
      liberigis la alian. Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis
      neniun en la strato en tiu tempo. Malcxefstrato gxi estis--tre
      soleca.

      GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la
      ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Logxas en Parizo nur
      de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj lauxsxtupare.
      Auxdis la vocxojn en kverelado. La rauxka vocxo estis tiu
      de Franco. Rekonis plurajn vortojn sed ne povas cxiujn
      rememori nun. Auxdis klare '_sacre_' kaj '_mon Dieu_.'
      Estigxis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj
      interluktas--gratsono, skrappasxsono. La strida vocxo estis
      ege lauxta, pli lauxta ol la rauxka vocxo. Certas ke ne estis
      vocxo de Anglo. Sonis kiel vocxo de Germano. Eblas ke estis ina
      vocxo. Ne komprenas la Germanan.

      Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke
      kiam la enketintaro atingis la cxambron en kiu trovigxis la
      kadavro de Frauxlino L., la pordo estis sxlosita internaflanke.
      Cxio nepre silentis, neniaj gxemoj nek bruoj de iu ajn speco.
      Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de
      la malantauxa kaj de la antauxa cxambroj, estis fermitaj kaj
      solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du cxambrojn
      estis fermita sed ne sxlosita. La pordo kunliganta la antauxan
      cxambron kaj la koridoron estis sxlosita kaj la sxlosilo
      situis internaflanke. Malgranda cxambro situanta kvaraetagxe
      en la antauxa parto de la konstruajxo, cxe la komenco de la
      koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu
      cxambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu.
      Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre cxiun colon de
      cxiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj
      oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo
      disponis kvar etagxojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo
      estis zorge fermita per najloj--versxajne restante tia jam de
      multaj jaroj. La tempodauxron okazintan inter la ekauxdo de la
      kverelantaj vocxoj kaj la perforta malfermo de la cxambropordo
      malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan
      tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn.
      La pordo malfermigxis tre malfacile.

      ALFONSO GARSIO, funebrajxisto, depozicias ke li logxas en
      Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la
      domenirado. Ne iris supraetagxen. Facile nervozigxas kaj timas
      eblajn rezultojn de agitigxo. Auxdis la kverelantajn vocxojn.
      La bruska vocxo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni
      diris. La strida vocxo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne
      scipovas la Anglan lingvon sed jugxas laux la intonacio.

      ALBERTO MONTANO, frandajxisto, depozicias ke li nombrigxis
      inter la unuaj suprenirintoj. Auxdis la koncernajn vocxojn. La
      rauxka vocxo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La
      parolanto sxajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn
      de la strida vocxo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias
      gxin vocxo de Ruso. Konfirmas la gxeneralan atestajxaron. Estas
      Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio.

      Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de
      cxiuj kvaraetagxaj cxambroj estis tro mallargxaj por permesi
      la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la
      cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn
      brosojn oni lauxirigis supren kaj malsupren en cxiu kamentubo
      de la domo. Ne estas malantauxflanka sxtuparo laux kiu homo
      povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidigxis.
      La korpo de Frauxlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en
      la tubo ke oni ne sukcesis gxin eligi gxis post kvar-kvin
      helpantoj kunigis siajn klopodojn.

      PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita
      cxirkauxtagigxe por kontroli la korpojn. Ambaux kusxis tiam sur
      la litkadra kanabajxo en la cxambro kie malkovrigxis Frauxlino
      L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj
      ekskoriita. Sendube kauxzis tiujn aspektojn tio ke gxi profunde
      ensxovigxis en la kamentubon. La gorgxo estis ege frotacxita.
      Vidigxis jxus submentone pluraj profundaj ekskoriajxoj, same
      kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj lauxindikajxe
      far fingropremado. La vizagxo timige miskolorigxis kaj la
      okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda
      ekimozo malkovrigxis en la stomakokavo, kauxzite sendube far
      genupremo. Laux la opinio de S-ro Dumaso, Frauxlinon Lespanajon
      mortigis per strangolado homo aux homoj nekonataj.

      La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Cxiuj ostoj
      de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj.
      La maldekstra tibio kaj aldone cxiuj ripoj de la maldekstra
      flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj
      miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kauxzigxis. Peza
      lignoklabo, aux largxa ferstango--segxo--iu ajn granda, peza,
      obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per
      la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la
      batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la
      atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis
      ankaux ege frakasita. La gorgxo estis tratrancxita versxajne
      per ege akra ilo--sendube per razilo.

      ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso
      por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestajxojn kaj
      opiniojn de S-ro Dumaso.

      Nenia grava ceterajxo eksciigxis, kvankam intervjuigxis pluraj
      ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri
      cxiuj detaloj, neniam antauxe okazis en Parizo--se verfakte
      temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la
      aferon--malkutima stato cxe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen
      ankoraux ne aperis la plej eta indico-ombro.

La vespera numero de la jxurnalo raportis ke la plej granda ekscito
dauxre agitas Sankta-Rohxo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la
koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute
sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestigxis
kaj malliberigxis, kvankam nenio sxajnis lin kulpigi krom la jam
anoncitaj faktoj.

Dupino sxajnis multege interesigxi pri la progreso de tiu
afero--almenaux tiel mi jugxis laux lia maniero, cxar li komentis
nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian
opinion rilate al la murdoj.

Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante
kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu
spuri la murdinton.

"Ni ne jugxu laux la rimedo," diris Dupino, laux tiu rudimenta
kontrolesploro. La Pariza polico, tiel lauxdate pri _sagaceco_,
estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom
la provizora metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn
rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel maltauxgas al la proponitaj
celoj ke ili nin pensigas pri S-ro Jxurdeno kiam li petas sian
_robe-de-chambre pour mieuxx entendre la musique_ (cxambrorobon
por pli bone auxdi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas
estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj
diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj
malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto kaj persista
viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la intenseco
mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon tenante tro
proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun malkutima
klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel tutajxon.

"Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas cxiam
en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la
vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie
ni sercxas la veron, ne sur la montopintoj kie ni gxin malkovras. La
modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempligxas en nia meditado
pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, gxin okulkontroli
per deflanka rigardado, turni gxiadirekten la eksterajn partojn de la
retino (kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj
partoj), tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi
al si la plej bonan alttakson pri ties brilo--brilo kiu malheligxas
proporcie dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al gxi. En tiu
lasta kazo pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antauxa
ekzistas pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltauxga profundeco ni
konfuzas kaj malfortigas la pensadon. Ni povas ecx malaperigi el la
firmamento Venuson mem per spektado tro longdauxra, tro koncentrita,
tro rekta."

"Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn
antaux ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distrigxo,"
[mi jugxis la vorton stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion
diris] "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne
estas maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon.
Mi konas G.....on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian gxenon
akirante la devigan permeson."

La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu
estas unu el tiuj acxaj vojetoj intervenantaj Ricxeljeo-Straton kaj
Sankta-Rohxo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis gxin
cxar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enlogxis.
La domon ni facile trovis cxar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn
supraetagxajn sxutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontrauxa
flanko de la vojo. Gxi estis ordinara Pariza logxdomo kun pordego
cxe unu flanko de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la
fenestro glitpanelon identigantan gxin kiel apartamenton de pordisto.
Antaux ol eniri ni piediris laux la strato, turnigxis en flankaleon
kaj, tiam turnigxante denove, preterpasis la malantauxajxon de la
konstruajxo. Intertempe, Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaux
la tutan najbarejon, kun zorgega atento kies celon mi nepre ne
komprenis.

Revenante inverse laux la sama vojo ni atingis denove la cxefenirejon
de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj
de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetagxan cxambron kie
malkovrigxintis la korpo de Frauxlino Lespanajo kaj kie ankoraux
kusxis ambaux mortintoj. La hxaosa stato de la ejo restis sensxangxe,
konforme al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis
_Tribunala Gazeto_. Dupino kontrolesploris cxion, inkluzive la
korpojn de la viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn cxambrojn kaj la
korton, cxie akompanate de gxendarmo. La kontrolesploro dauxris
gxis la tagfina malheligxo kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia
kuniranto pauxzis momenton cxe la oficejo de unu el la cxiutagaj
jxurnaloj.

Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke _Je
les menageais_ (Mi toleris ilin kun bonhumoro, ecx respekto.)--por
tiu dirajxo la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro
instigis lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaux cxirkaux
tagmezo de la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi cxu mi
konstatis ion _strangan_ cxe la sceno de la abomenajxo.

Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton _strangan_, enhavis ion kiu
ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon.

"Ne, nenion _strangan_," mi diris. "Almenaux nenion krom tio kion ni
ambaux legis en la jxurnalo."

"La _Gazeto_," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman
hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn
de tiu eldonajxo. Sxajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron
nesolvebla pro tiu kialo mem kiu devus gxin konsiderigi solvebla.
Mi volas diri la _outre_-an [t.e., la troigitan] karakteron de
ties konsistigantajxoj. Perpleksigas la policon la sxajna manko
de motivo--ne pri la murdo mem--sed pri la abomeneco de la murdo.
Mistifikas gxin ankaux la sxajna maleblo akordigi la vocxojn
auxditajn en kverelado kaj tion ke malkovrigxis supraetagxe
neniu krom la mortigita Frauxlino Lespanajo kaj, aldone, tion
ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la
suprenirintaro. La sovagxa malbonordo de la cxambro; la kadavro
suprensxovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura mutilado
de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindajxoj kune kun
tiuj antauxe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, cxio
suficxis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlauxditan
_sagacecon_, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed
oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed
estas pere de tiuj devojigxoj disde la irejo de ordinarajxoj ke la
racio palpete malfermas sian vojon, lauxeble, sercxante la veron. Dum
tiaj kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la tauxga demando
estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antauxe okazinta?'
Efektive, la facilo per kiu mi atingos, aux jam atingis, la solvon de
tiu mistero staras en senpera proporcio kun ties lauxpolice versxajna
nesolvebleco."

Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro.

"Mi nun atendas," li dauxrigis, rigardante gxis la pordo de nia
apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto
de tiuj bucxadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la
plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas
senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozajxo cxar sur gxi
mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi
atendas la alvenon de la viro cxi-tien, en cxi-tiun cxambron mem,
cxiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas
ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen
pistoloj kaj ambaux ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion
devigas."

Mi enmanigis la pistolojn, apenaux prikonsciante tion kion mi faris,
apenaux kredante tion kion mi auxdis, dum Dupino dauxre paroladis,
kvazaux monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj
momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia vocxo, kvankam
certe ne lauxta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli
al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis
ununure la muron.

"Ke la kverelantaj vocxoj," li diris, "auxditaj de la suprenirantaro
ne estis la vocxoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro.
Tio forigas cxiun dubon pri la demando cxu la multagxulino unue
mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun
punkton plejparte nome de la metodo. Cxar la fizika forto de
S-rino Lespanajo nepre malsuficxintus por suprensxovi la kadavron
de la filino en la kamentubon tiel kiel oni gxin malkovris. Kaj
la karaktero de la vundoj sur sxia propra korpo entute forigas
cxiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la
vocxoj de tiu tria aro estis la auxditaj kverelantaj vocxoj. Mi
nun atentigu--ne la tutan atestajxaron pri tiuj vocxoj--sed tion
kio _strangis_ en tiu atestajxaro. Cxu vi konstatis tiurilatan
strangajxon?"

Mi rimarkis ke, dum cxiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la rauxka
vocxo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aux
laux la priskribo de iu atestinto, la raspa vocxo.

"Tio estis la atestajxaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco
de la atestajxaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja
distingajxo. La atestintoj, laux via raporto, konsentis pri la rauxka
vocxo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida vocxo,
la strangajxo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam
Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis gxin
priskribi, cxiu gxin identigis kiel vocxon de _fremdalandano_. Cxiu
certas ke ne estis vocxo de unu el siaj samlandanoj. Cxiu similigas
gxin--ne al la vocxo de denaska logxanto de iu lando kies lingvon li
iom konas--sed tute kontrauxe."

"La Franco opinias gxin vocxo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn
vortojn _se li konintus la Hispanan lingvon_.' La Nederlandano
asertas ke gxi estis vocxo de Franco; tamen ni legas en la policaj
raportoj ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuigxis
pere de interpretisto_.' La Anglo opinias ke gxi estis vocxo de
Germano kaj '_ne komprenas la Germanan_.' La Hispano 'certas' ke gxi
estis vocxo de Anglo sed 'taksas entute laux la intonacio' pro tio
ke '_li havas nenian konon pri la Angloj_.' La Italo jugxas gxin
vocxo de Ruso sed '_neniam parolis kun landano de Rusio_.' Dua Franco
malkonsentas krome kun la unua, certante ke la vocxo estis tiu de
Italo. Tamen '_ne scipovante tiun lingvon_,' li konvinkigxis, same
kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'"

"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu
vocxo povinta instigi tiajn atestajxojn--ecx en kies tonoj rekonis
nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Euxropo. Vi
diros ke gxi estis eble vocxo de Aziano, aux Afrikano. Nek Azianoj
nek Afrikanoj multnombrigxas en Parizo. Tamen, sen kontrauxstari la
hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La vocxon unu
atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas
gxin esti 'rapida kaj _malkonstanta_.' Neniajn vortojn--neniajn
vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto menciis kiel rekoneblajn."

"Mi ne scias," dauxrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis gxis
nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke lauxlegxaj
konkludoj fontintaj el ecx nur tiu parto de la atestajxaro--la parto
rilatanta al la rauxkaj kaj stridaj vocxoj--jam suficxas en si por
naskigi suspekton devontan fiksi direkton al cxiu posta progresado
en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'lauxlegxaj konkludoj'
sed mia voldiro ne plene envortigxas tiel. Mi deziris sugesti ke
la konkludoj estas la _solaj_ gxustaj kaj ke la suspekto fontas
_neeviteble_ el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas tamen
tiu suspekto mi ankoraux ne konsentas diri. Mi nur deziras ke vi
konsideru ke, cxe mi, gxi estis suficxe forta por doni al miaj
demandoj en la cxambro precizan formon, difinitan emon."

"Nun ni translokigxu, permense, al tiu cxambro. Kion ni unue sercxu
cxi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne
troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturajxoj.
Sinjorinon kaj Frauxlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj
de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Felicxe,
estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj _necesas_ ke tiu
maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la
alia, la eblajn elirrimedojn."

"Klare estas ke la murdintoj enestis la cxambron kie trovigxis
Frauxlino Lespanajo, aux almenaux la apudan cxambron, kiam la
enketontaro supreniris lauxsxtupare. Estas tial nur cxe tiuj du
logxejoj ke ni devas sercxi elirejojn. La polico nudigis la plankojn,
plafonojn kaj murmasonajxojn en cxiu direkto. Neniajn _sekretajn_
elirejojn povintus preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante
_iliajn_ okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial,
_neniaj_ sekretaj elirejoj. Ambaux pordoj kunligantaj la cxambrojn
kaj la koridoron estis sekure sxlositaj kaj la sxlosiloj restis
internaflanke."

"Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran
largxon gxis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laux sia
tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo
eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj.
Pere de tiuj de la fasadflanka cxambro neniu povintus eskapi sen
ke la surstrata homamaso lin rimarku. Lauxnecese tial la murdistoj
trapasis tiujn de la malantauxflanka cxambro. Nu, atinginte tiun
konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj,
gxin malakcepti pro sxajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj
sxajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj."

"Estas du fenestroj en la cxambro. Unu el ili entute videblas
cxar gxin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia
malvideblas cxar la kapo de la malfacile manipulebla litkadro
estas sxovita kontraux gxin. La unua fenestro trovigxis en sekura,
de interne fermita stato. Gxi kontrauxstaris la nepran potencon
de cxiuj entreprenintaj gxin suprenlevi. Granda boriletotruo
trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo gxin
ensidis, tien ensxovite preskaux gxiskape. Kontrolado pri la alia
fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksigxis en gxi kaj ankaux
malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene
konvinkigxis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. _Tial_,
oni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn kaj malfermi la
fenestrojn."

"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo
kiun mi jxus citis, cxar cxi-tie, _necesis_, mi certis, ke cxiuj
sxajnaj malebloj finestigxu eblaj."

"Mi komencis pensadi jene, _a posteriori_, tio estas, indukte. La
murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio
veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj
trovigxis fiksite--konsiderajxo cxesiginta, pro ties memklaro,
la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la
fenestroklapoj estis _jes ja_ fiksitaj. _Necesis_ tial ke ili havu la
kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis."

"Mi alpasxis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la
najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antauxsupozis,
gxi rezistis cxiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas
ekzisti kasxita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke
almenaux miaj hipotezoj estis gxustaj, kiom ajn misteraj sxajnis la
cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaux malkovris
la kasxitan risorton. Mi premis gxin, kaj kontenta pri la malkovro,
elektis ne levi la klapon."

"Mi nun remetis la najlon kaj gxin rigardis atente. Homo
eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus gxin refermi eble kaj la
risorto realfiksigxintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon.
La konkludo estis klara kaj denove mallargxigis la areon de mia
esplorkampo. _Lauxnecese_ la murdintoj forfugxis pere de la alia
fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel
versxajnis, _necesas_ rezulte ke malsamu la najloj, aux almenaux
iliaj alfiksigxrimedoj. Surgrimpinte la saksxtofon de la litkadro,
mi rigardis zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon.
Malsupreniginte la manon malantaux la tabulo, mi tuj trovis kaj
premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis entute la
saman karakteron kiel sia najbarajxo. Nun mi okulkontrolis la
najlon. Gxi estis same solida kiel la alia kaj versxajne alfiksigxis
sammaniere--enmartelite preskaux gxiskape."

"Vi diros ke mi perpleksigxis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi
malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi
ecx ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron.
Okazis difekto en nenia cxenero. Mi spuris la sekreton gxis ties fina
rezulto kaj tiu rezulto estis _la najlo_. Gxi havis, mi diru, en cxiu
rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto
estis nepra nulajxo (kiom ajn decidiga gxi sxajnu) kompare al la
konsiderajxo ke cxi-tie, cxi-punkte finfinigxis la indico. '_Necesas_
ke la najlo havu maltauxgajxon,' mi diris. Mi tusxis gxin kaj la
kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartigxis en miaj fingroj. La
restajxo de la fusto dauxre staris fiksite en la boriletotruo kie gxi
jam antauxe disrompigxis."

"La frakturo estis malnova (cxar ties randoj krustigxis pro rusto)
kaj versxajne farigxis per martelbato parte alfiksinta en la
suprajxon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun
mi zorge remetis tiun kapajxon en la nocxon el kiu mi antauxe gxin
eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra--la fendo
ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon legxergeste
kelkajn colojn. La najlkapajxo levigxis kun gxi, restante fiksite
en sia litajxo. Mi fermis la fenestron kaj denove la sxajnigo de
kompleta najlo nepregis."

"La enigmo, gxis tiu punkto, nun malenigmigxis. La murdinto forfugxis
pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post
lia foriro (aux eble fermite lauxcele), gxi refiksigxis pere de la
risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave
interpretis kiel pernajlan retenon. Dauxran tiurilatan enketadon tial
oni jugxis ne plu bezoni."

"La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi
kontentigxis cxirkauxpromenante kun vi la konstruajxon. Proksimume
kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendigxis
fulmosucxilo. Ekde tiu sucxilo maleblintus al iu ajn atingi la
fenestron, des pli gxin eniri. Mi rimarkis tamen ke la sxutroj de la
kvara etagxo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj cxarpentistoj
nomas _ferrades_--speco malmulte uzata hodiaux sed ofte vidataj sur
ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon
de ordinara pordo--simpla, ne faldebla pordo--krom tio ke la malsupra
duono portas lignan kradajxon aux pergolon, tiel disponigante bonegan
mantenejon. Cxe la koncerna konstruajxo tiuj sxutroj estas plene
largxaj je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaux
la domo, ambaux estis duonapertaj--tio estas, ili elstaris orte
disde la muro. Versxajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la
malantauxajxon de la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn
_ferrades_ laux la linio de ilia largxeco (ne dubeblas ke ili tiel
agis), ili ne perceptis tiun grandan largxecon mem aux almenaux ne
gxin konsideris gxustavalore. Verfakte, sin konvinkinte ke nenia
eliro efektivigeblis en tiu areo, ili faris kompreneble nur ege
suprajxan tiurilatan kontrolon."

"Klare estis al mi tamen ke la sxutro apartenanta al la fenestro
situanta cxekape de la lito, se oni refaldus gxin kontrauxmuren,
atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosucxilo. Ankaux
evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da
agado kaj kuragxo, oni povintus eniri la fenestron ekde la sucxilo.
Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la
sxutron malfermitan plenlargxe), sxtelisto povintus enmanigi solide
la lignokradajxon. Tiam, liberiginte la alian manon de cxirkaux la
sucxilo, apoginte la piedojn sekure kontraux la muron kaj saltinte
kuragxe foren, li povintus fermsvingi la sxutron. Se la fenestro, ni
supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus ecx sin svingi
en la cxambron."

"Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri _ege_
malkutima grado da agado kiel nepra antauxbezono por sukcesigi tiel
dangxeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi
al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj cxefe, mi
deziras trudi al via kompreno la _ege eksterordinaran_, la preskaux
preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta gxin plenumi."

"Vi diros, sendube, uzante la lingvajxon de la jurisprudenco, ke,
por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataux plentaksi la
agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca
kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la
vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun _ege malkutiman_
agadon kiun mi jxus priparolis kaj tiun _ege strangan_ stridan (aux
rauxkan) kaj _malkonstantan_ vocxon pri kies landodeveno nenia
homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis."

Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la
voldirajxo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton
situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel
homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post cxio,
rememorpovo. Mia amiko dauxrigis sian diskurson.

"Vi konscios," li diris, "ke mi anstatauxis la temon de elirrimedo
per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro
efektivigxis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enajxo de
la cxambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de
la sxranko, lauxraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili
multaj vestajxoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Gxi estas
nura konjekto--kaj ege malbonsenca--nenio alia. Kiel ni eksciu ke la
artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis cxio kion la tirkestoj
origine entenis? S-rino Lespanajo kaj sxia filino estigis ege
izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la
urbon, malbezonis multajn vestosxangxajxojn. La trovitaj vestajxoj
estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la
sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej
bonajn? Kial ne cxiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn
frankojn por sin supersxargxi per pako da tolajxoj? La oron li _jes
ja_ postlasis. Preskaux la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la
bankisto, oni trovis surplanke, en sakoj."

"Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan _motiv_-teorion
naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro
parolanta pri mono liverita cxe la dompordo. Koincidoj dekoble pli
mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties
ricevinto nur tri tagojn poste) ekestigxas cxe ni cxiuj cxiun horon
de niaj vivoj sen sin atentigi ecx momentdauxre. Koincidoj gxenerale
estas faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen
instruado pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj
studobjektoj de homa esplorado sxuldas la plej gloran ilustradon. En
la nuna kazo, se la oro malestintus, tio ke oni gxin liveris nur tri
tagojn antauxe konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus
la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se
ni supozu oron la motivo de la perfortajxo, necesas ankaux jugxu
la misfarinton hezitema idioto forlasinta kaj sian oron kaj sian
motivon."

"Retenante nun konstante antauxmense la konsiderindajxojn kiujn mi
atentigis al vi--tiun strangan vocxon, tiun malkutiman facilmovecon
kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena--ni
enketu pri la bucxado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado
kaj ensxovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne
utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere
je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprensxovis la kadavron
en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita--io nepre
neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, ecx kiam ni
supozu la aktorojn la plej depravaciigxintaj homoj. Konsciu ankaux
kiel granda estis lauxnecese la fortiko povinta suprensxovi la
kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de
pluraj homoj apenaux suficxis por gxin _malsupren_-tiri."

"Ni konsideru nun ceterajn indikajxojn pri la uzado de mirindega
fortiko. Sur la fajrejo kusxis dikaj bukloj--ege dikaj bukloj--da
griza homhararo. Tiujn oni forsxiris ekde la radikoj. Vi konscias
pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo
ecx dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn
buklojn. Iliaj radikoj (horora vidajxo!) koaguligxis kun eroj de
kranihauxto--nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por
elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorgxo de la
maljunulino estis ne nur trancxita. La kapo estis fortrancxita disde
la korpo kvankam la trancxilo estis ordinara razilo."

"Mi deziras ke vi konsideru ankaux la _brutan_ ferocon de tiuj agoj.
Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro
Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo
ilin estigis kaj gxis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo
estis evidente la sxtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis
el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla gxi
nun sxajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la largxon de
la fenestrosxutroj ili malagnoskis--cxar, pro la najloafero, siajn
perceptojn ili hermetikigis kontraux la eblo ke la fenestroj iam ajn
malfermigxis."

"Se nun, krom cxiuj tiuj konsiderindajxoj, vi ankaux primeditis
gxustavalore la strangan malbonordon de la cxambro, ni nun sukcesis
apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman
fortikon, brutalan ferocon, senmotivan bucxadon, _groteskon_ neprege
fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj vocxon fremdatonan
al la oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je cxiu
klara aux komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian
imagkapablon mi imponis kiun instigon?"

Mi sentis ekvibracxi mian karnon dum Dupino starigis la demandon.
"Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo,
forfugxinte el najbara sandomo."

"Laux iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta.
Tamen la vocxoj de frenezuloj, ecx okaze de iliaj plej sovagxaj
paroksismoj, neniam akordas kun tiu stranga vocxo auxdita
sursxtupare. Frenezulo devenas de iu lando kaj lia lingvajxo, kiom
ajn malkohera cxe la nivelo de siaj vortoj, havas cxiam koheron de
silabado. Aldone, la hararo de frenezulo ne similas tion kion mi nun
tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide krocxintaj
fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi gxin interpretas."

"Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Gxi
neniel estas _homa_ hararo."

"Mi ne asertis kontrauxe," li diris, "sed antaux ol determini tiun
punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis
sur cxi-tiun folion. Gxi estas _faksimila_ desegnajxo pri tio kion
oni priskribis en unu parto el la atestajxaro kiel 'malhelajn
ekimozojn kaj profundajn ungokauxzitajn nocxojn' surestantajn la
gorgxon de Frauxlino Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj
Dumaso kaj Etjeno) kiel 'sinsekvon da lividaj makuloj, versxajne
fingropremajxoj.'"

"Vi perceptos," dauxrigis mia amiko, dissternante la folion sur la
tablon antaux ni, "ke cxi-tiu desegnajxo pensigas pri solida kaj
fiksita teno. Evidentas nenia _glitado_. Cxiu fingro retenis--eble
gxis la morto de la viktimo--la timigan alprenon per kiu gxi origine
sin enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn cxiujn, sammomente, en
la respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas."

Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton.

"Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas
sternita sur ebena surfaco sed la homa gorgxo estas cilindra. Jen
lignosxtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorgxo.
Volvu la desegnajxon cxirkaux gxi kaj refaru la eksperimenton."

Mi tiel agis sed la malfacilajxo evidentis ecx pli ol antauxe.
"Cxi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano."

"Nun legu," respondis Dupino, "cxi-tiun ekstrakton el Kuvjero."

Gxi estis detala anatomia kaj gxenerale priskriba raporto pri la
granda flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan
staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, la sovagxan ferocon kaj
la imitkapablojn de tiuj mamuloj cxiuj konas suficxe bone. Tuj mi
ekkomprenis la plenajn hororojn de la murdoj.

"La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton,
"akordas ekzakte kun la desegnajxo. Mi konscias ke nenia besto krom
orangutano de la cxi-tie menciita specio povintus premi la nocxojn
tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone cxi-tiu flavbruna hartufo havas la
saman karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne
scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome,
_du_ vocxoj auxdigxis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute
tiu de Franco."

"Prave! Kaj vi memoros dirajxon atribuitan preskaux unuanime al
tiu vocxo--la dirajxon '_mon Dieu_.' Cxi-tiun, en la koncernaj
cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandajxisto)
identigis kiel dirajxon de protesto aux malaprobo. Cxefe sur tiuj
du vortoj tial mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la
enigmo. Iu Franco konsciis pri la murdo. Eblas--efektive, ege pli
ol eblas--ke tute senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu
okazis. Eblas ke la orangutano eskapis de li. Eblas ke li gxin spuris
gxis la cxambro sed, en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj,
neniam povintus gxin rekapti. Gxi dauxre cxirkauxvagadas libere."

"Mi ne dauxrigos tiujn konjektojn--alie mi ne rajtas ilin nomi--cxar
la ombra reflektado sur kiu ili bazigxas estas apenaux suficxe
profunda por ke mia intelekto ilin agnosku kaj cxar mi ne scipovus
komprenebligi ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial
konjektoj kaj ilin aludas tiel. Se la koncerna Franco laux mia
supozo jes ja senkulpas pri tiu abomenajxo, cxi-tiu reklamo, kiun
hierauxnokte post nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de _La
Mondo_ (jxurnalo pritraktanta sxipajn aferojn kaj multe legata de
maristoj) alvenigos lin al nia logxejo."

Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon:

      _"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ....._ (la dato de
      la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio.
      La posedanto (kiu lauxkonstate estas maristo dejxoranta sur
      Malta sxipo) rajtas repreni la beston post gxin identigi
      tauxgadetale kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per gxiaj
      kapto kaj retenado. Venu al numero ..... strato .....
      Sankta-Gxermano-Kvartalo ..... tria etagxo."_

"Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj
apartenas al Malta sxipo?"

"Mi _ne_ scias tion," diris Dupino. "Mi ne _certas_ pri tio. Jen
tamen eta rubandero kiu, laux ties formo kaj grasa aspekto, funkciis
por kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektajxoj kiun tiom
sxatas maristoj. Aldone, cxi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj
homoj krom maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj.
Mi alprenis la rubandon cxe la bazo de la fulmosucxilo. Gxi ne
povintus aparteni al iu ajn el la du mortintoj."

"Se nun, malgraux cxio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando,
tio estas, ke la Franco estas maristo dejxoranta sur Malta sxipo,
mi nenion difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li
nur supozos ke min devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados
enketi. Se mi pravas tamen, granda avantagxo atingigxas. Konsciante
pri la murdoj, tamen senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco
hezitos alrespondi la reklamon kaj postuli la rehavigon de la
orangutano."

"Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malricxa. Mia
orangutano altvaloras--al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera
fortuno en si. Kial maldisponigi min pri gxi pro senkauxzaj timoj
pri dangxero? Jen gxi estas, preta al mia manpreno. Gxi malkovrigxis
en Bulonjo-Arbaro, cxe fora distanco disde la bucxadsceno. Kiel oni
povus iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico
kulpas. Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Ecx se
ili spurus la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la
murdo aux kulpigi min pro tiu konscio."

"'Antaux cxio, oni _jes ja_ min konas. La reklaminto min nomumas
posedanto de la besto. Mi ne certas gxis kiu limo povas etendigxi lia
scio. Se mi malkonsentas depostuli havajxon de tiel alta valoro kaj
kiun oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenaux la simion. Mi
kutimas atentigi nek min nek la beston. Mi respondos al la reklamo,
rehavos la orangutanon kaj gxin zorge retenos gxis kiam forblovumos
tiu afero.'"

En tiu momento ni auxdis pasxon sur la sxtuparo.

"Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu
ilin antaux signalo de mi."

La cxefpordon de la domo ni antauxe postlasis en malfermado kaj la
vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antauxenvenis plurajn pasxojn
sur la sxtuparo. Nun tamen li sxajnis heziti. Baldaux ni auxdis lin
descendi. Dupino jam movigxis pordodirekten kiam denove ni auxdis
lin suprenvenadi. Li ne forturnigxis duan fojon sed alproksimigxis
rezolute kaj frapsonigis la pordon de nia cxambro.

"Eniru!" diris Dupino felicx- kaj bonkorvocxe.

Viro eniris. Li estis maristo, evidente--alta, solida, muskola
persono havanta iom cxioriskulan, tute ne sencxarman mienon. Lian
vizagxon, ege sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kasxis.
Li kunportis grandan kverkan klabon, sed sxajnis alie senarmila. Li
riverencis malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca
parolmaniero kiu, kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, auxdigis
rekoneblan Parizan ekdevenon.

"Bonvolu sidigxi, mia amiko," diris Dupino. "Cxu mi rajtas supozi ke
vi alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskaux envias
vian posedrajton pri gxi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto.
Kiom agxa vi taksas gxin?"

La maristo ensucxis longan spiradon, en la maniero de homo jxus
formetinta netolereblan sxargxon, kaj tiam respondis sekuravocxe:

"Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen gxi ne povas esti pli ol
kvar-kvinjara. Cxu vi gxin retenas cxi-tie?"

"Ho, ne! Cxi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Gxi sidas
en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi gxin
morgauxmatene. Kompreneble, vi pretas identigi la posedajxon, cxu
ne?"

"Kompreneble, sinjoro. Mi pretas."

"Bedauxrinde estos devi min senhavigi je gxi," diris Dupino.

"Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta gxin senpage, sinjoro,"
diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon
kontraux la malkovro de la besto--tio estas, konvenan rekompencon."

"Nu," respondis mia amiko. "Cxio tio tre justas, certe. Mi pripensu!
Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia
rekompenco. Vi transsciigos al mi cxiujn lauxeblajn informajxojn pri
tiuj murdoj okazintaj en Kadavrejo-Strato."

Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila
tono. Egale trankvile li aliris la pordon, gxin sxlosis, metis la
sxlosilon en la posxon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis
la armilon sen la plej eta agitigxo sur la tablon.

La vizagxo de la maristo ekrugxigxis, kvazaux li luktus kontraux
sufokigxo. Li starigxis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en
la sekvinta momento li refalis sur sian segxon, tremegante kaj
elmontrante survizagxe kvazaux la maskon de Morto mem. Nenian vorton
li eldiris. Mi lin kompatis plenkore.

"Mia amiko," diris Dupino afablavocxe, "vi maltrankviligas vin
senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas
al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas
vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la
abomenajxoj de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman
implikigxon en ili. Laux tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke,
rilate al tiu afero, mi disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam
povintus imagi."

"Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan--nenion certe
povantan vin kulpigi. Vi senkulpis ecx pri sxtelado en momento kiam
vi povintus sxteli senpune. Vi havas nenion kasxendan. Vi havas
nenian kialon ion kasxi. Aliflanke, cxiu honorprincipo vin devigas
konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo
senkulpulo al kiu imputigxis krimo kies farinton vi scipovas
identigi."

La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn;
tamen nun entute malaperis lia antauxa kondutauxdaco.

"Dio helpu min!" li diris post mallonga pauxzo. "Mi jes ja sciigos
al vi cxion kion mi scias pri tiu-cxi afero. Sed mi ne atendas ke vi
kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive
stultulo. Cxiomalgrauxe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos ecx
devonte morti pro tio."

Sekvas esencadetale tio kion li raportis.

Li vojagxis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu
li anigxis, alterigxis en Borneo kaj faris interninsulan
distrigxekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia
kunulo mortis kaj la besto farigxis lia aparta posedajxo. Post multe
da gxeno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la
hejmenrevena vojagxo, li sukcesis finfine logxigi gxin sekure cxe si
en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplacxan scivolemon de siaj
najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco gxis kiam tiu
resanigxus de piedvundo kauxzita de sursxipe ricevita splito. Lia
fina celo estis vendi la simion.

Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aux pli gxuste
la matenon de la murdoj, li trovis la beston enlogxantan lian
propran dormcxambron en kiun gxi eskapis el apuda kamero kie gxi
estis, laux la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante
razilon enmane, plene sxauxmsapite, gxi sidis antaux la spegulo,
entreprenante sin razi, procedo kiun antauxe, sendube, tra la kamera
sxlosiltruo, gxi vidis plenumi la mastron.

Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel
dangxeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion
fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, ecx okaze de gxiaj
plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte
la vipon, la orangutano trairis eksalte la cxambropordon, kuris
malsupren laux la sxtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedauxrinde
malfermita, eniris la straton.

La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraux tenante enmane
la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantauxen kaj gestadi al
sia postkuranto gxis kiam tiulasta preskaux atingis gxin. Tiam gxi
foriris denove. Tiel-cxi la cxaso dauxris longan tempon. La stratoj
nepre silentis cxar estis preskaux la tria horo de la mateno.

Lauxpasante strateton malantaux Kadavrejo-Strato, la fugxinto
ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la cxambro de
S-rino Lespanajo en la kvara etagxo de sxia domo. Hastante al la
konstruajxo, gxi perceptis la fulmsucxilon, suprengrimpis laux gxi
kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la sxutron, kiu estis jxetita
entute kontraux la muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance
sur la kaptabulon de la lito. La tuta agadaro efektivigxis en malpli
ol unu minuto. La sxutron la orangutano remalfermis piedbate enirante
la cxambron.

La maristo intertempe kaj gxojigxis kaj konsternigxis. Nun li ege
esperis povi rekapti la bruton cxar gxi apenaux povos eskapi el la
kaptejo en kiun gxi jxus eniris krom pere de la sucxilo, cxe la
malsupro de kiu la posedanto povus rehavi gxin. Aliflanke li multe
pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado
instigis la viron dauxre postsekvi la fugxinton. Fulmsucxilon oni
povas facile lauxgrimpi, precipe maristo. Kiam li atingis tamen
la nivelon de la fenestro, kiu situis malproksime maldekstre,
lia suprenirado cxesis. Cxio kion li povis fari estis klinigxi
maldekstren por iom ekvidi la internon de la cxambro. Tiu ekvido
preskaux faligis lin de sur la sucxilo pro troigo da hororo.

En tiu momento interrompis la nokton tiuj acxaj sxirkriegoj
ekmaldormigintaj la logxantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino
Lespanajo kaj sxia filino, surportante dormvestajxojn, versxajne
priokupigxis arangxante dokumentojn en la jam menciita ferkofro
antauxe rulita en la mezon de la cxambro. Gxi estis malfermita
kaj ties enhavajxoj kusxis apude sur la planko. Devas esti ke la
viktimoj sidis malalfrontante la fenestron kaj, jugxante laux la
eta tempodauxro forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj
sxirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj gxin ekvidis. La
klaksonon de la sxutro ili atribuintus kompreneble al la vento.

Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon
Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa cxar sxi kombis gxin)
kaj svingis la razilon antaux sxia vizagxo, imitante barbirajn
gestojn. La filino kusxis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj
kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forsxirita
de sur sxia kapo) finagis sxangxante la versxajne pacajn celojn de
la orangutano en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de
sia muskola brako gxi preskaux fortrancxis sxian kapon disde sxia
korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, gxia kolero pligrandigxis en
deliron. Grincigante la dentojn, flagrigante kvazauxan fajron el la
okuloj, gxi atakis la korpon de la frauxlino, enfiksis siajn timigajn
ungegojn en sxian gorgxon, ilin retenis tie gxis kiam sxi mortis.

Gxiaj nomadaj kaj sovagxaj rigardoj atingis en tiu momento la kapon
de la lito super kiu nun videblis la vizagxo de gxia mastro, rigida
pro hororo. La frenezo de la besto, kiu sendube dauxre memoris la
teruran vipon, tujege sxangxigxis en timegon. Nun prikonsciante
sian punindan kulpon, gxi sxajnis deziri kasxi siajn sangajn farojn
kaj saltetis cxirkaux la cxambro en krizo de nervoza ekscitigxo,
faligante kaj rompante la meblojn survoje, fortrenante la liton
de sur ties kadro. Rakontofine, gxi ekprenis unue la kadavron
de la filino, suprensxovis gxin en la kamentubon kie gxi poste
malkovrigxis, tiam tiun de la maljunulino kiun gxi tuj forlancxis
kapon antauxen tra la fenestro.

Dum la simio alproksimigxis la fenestroklapon kun sia mutilita
sxargxo, la maristo kauxris sxokite sur la sucxilo kaj malsuprenglitante
(ne grimpante) laux gxia longo, revenis haste hejmen, timegante la
sekvojn de la bucxado kaj gxoje rezignante, en sia teruro, cxiun zorgon
pri la sorto de la orangutano. La vortoj auxditaj de la homoj sur la
sxtuparo estis la horor-kaj-timplenaj ekkrioj de la Franco intermiksitaj
kun la demona babilacxado de la bruto.

Mi havas preskaux nenion por aldoni. Devas esti ke la orangutano
eskapis el la cxambro pere de la sucxilo jxus antaux ol oni enrompis
la pordon. Gxi fermis la fenestron sendube gxin trapasante. Kaptis
gxin poste la posedanto mem kiu vendis gxin kontraux altega monsumo
cxe Botanik-Gxardeno (kiu ampleksas la Parizan bestogxardenon).
Lebonon oni tuj liberigis post nia rakonto pri la cirkonstancoj (kun
kelkaj komentoj de Dupino) cxe la buroo de Polica-Prefekto. Tiu
funkciulo, kvankam tre placxis al li mia amiko, ne sukcesis kasxi
sian cxagrenon pri la evoluturnigxo de la afero kaj sin permesis iom
sarkasmigxi pri la socia maldeco de homoj malbonvolantaj atenti siajn
proprajn aferojn.

"Li parolu," diris Dupino, opiniante ke ne necesas respondi. "Li
diskursu. Tio senzorgigos lian konsciencon. Suficxas al mi esti
venkinta lin en lia propra kastelo. Tamen, ke li malsukcesis solvi
tiun misteron ne estas mirindajxo kiel li supozas, cxar verfakte nia
amiko prefekto estas tro ruza por esti profunda. Lia sagxeco havas
nenian dauxrokapablon. Gxi estas entute kapo kaj neniel korpo, tiel
kiel ni vidas en bildoj pri Deino Laverno, aux, pli bone, entute kapo
kaj sxultroj, same kiel gadfisxo. Sed li estas bona estajxo, finfine.
Li placxas al mi precipe pro majstra jxargonmanovro per kiu li akiris
sian famon kiel geniulo. Mi volas diri lia maniero _de nier ce qui
est, et d'expliquer ce qui n'est pas_ (nei tion kio estas kaj klarigi
tion kio ne estas)."






End of Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO ***

***** This file should be named 18326.txt or 18326.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/1/8/3/2/18326/

Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.